DokuWiki

It's better when it's simple

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eo:pagename

Paĝonomoj

Paĝonomoj en DokuWiki estas aŭtomate ŝanĝataj al minuskloj (malgrandaj literoj). Permesataj signoj estas literoj, ciferoj kaj interne de nomoj 1) la “specialaj signoj” ., - kaj _ 2). Ĉiuj aliaj specialaj signoj (t.e. ne literoj aŭ ciferoj) iĝos substrekoj 3) . Dupunktoj (:) indikas aŭ, se necese, kreas nomspacojn. 4)

Kiam la senakcentiga opcio aktivas (standarde), lokaj kaj akcentaj literoj ŝanĝiĝas al iliaj koncernaj senakcentaj versioj (ü iĝas ue, á iĝas a).

Nerekta limigo por paĝonomaj longecoj estas difinita per retroligiloj (paĝonomo devas havi minimume 3 signojn por kalkuliĝi kiel retroligilo).

Plej multaj ŝablonoj (inkluzive de la standarda) prezentas la plenan paĝonomon kaj la nomspacojn en ĝia pado supre maldekstre de la paĝo. Ekzemple la nomo de tiu ĉi paĝo estas eo:pagename. 5)

Kiam ligi al aliaj vikioj pere de InterWiki-ligiloj validas la limigoj de ties vikioj.

Eĉ kiam CamelCase aŭ WikiWord estas aktivigita en la agorda dosiero, la paĝonomo restos minuskla.

Rimarko Vi povas haki la kodon kaj forkomenti la linion en wiki/inc/pageutils.php ĉirkaŭ linio 109, kaj tiel povus uzi nomojn de la stilo Nomo_Kiel_Tiu, se vi emas. Serĉu tian kodon:

$id = utf8_strtolower($id);

Paĝonomoj kaj nomspacoj

Eblas imagi nomspacojn kiel dosierujojn kaj paĝonomojn kiel dosierojn ene de ili.

Sekve la paĝonomo a:b:c povas esti prezentita tiel:

   radiko (ĉiam ekzistanta nomspaco)
     |
     +-- 'a' nomspaco
           |
           +-- 'b' nomspaco
                 |
                 +-- 'c' paĝonomo

Atentu, ke eblas havi paĝonomon kaj nomspacon kun identaj nomoj samtempe, ene de ajna nomspaco. Kompare al supra ekzemplo, la paĝonomo a:b povas esti prezentita tiel:

   radiko (ĉiam ekzistanta nomspaco)
     |
     +-- 'a' nomspaco
           |
           +-- 'b' paĝonomo (ne konfuzu kun la nomspaco 'b' supre!)

Tio ne kondukas al konfliktoj, ĉar DokuWiki rigardas la finan parton (tiu post la lasta dupunkto) kiel nomo de la paĝo mem, dum ĉiuj aliaj estas nomspacoj.

  • En a:b:c, a kaj b estas nomspacoj, dum c estas paĝo.
  • En a:b, a estas nomspaco, kaj b estas paĝo.

Rigardu nomspacoj por pliaj detaloj.

1)
t.e. ne eblas komenci aŭ fini per ili nomon, resp. ili estos forigitaj
2)
fakte nur “.” kaj “-” povas esti uzataj, ĉar ĉe “_” ne klaras, ĉu la uzanto aŭ la sistemo enmetis ilin - vidu la sekvan frazon
3)
aŭ “-”, se vi ŝanĝis la disigleteran agordon
4)
Vi povus ricevi erarmesaĝon “Aliro malpermesita”, se via planata nomo enhavas “:”, se vi (eble neintencite) kreas nomspacon kaj/aŭ paĝon, kie vi ne havas rajtojn; tio povas okazi, se titolo ekz. enhavas “:” aŭ “/” kiel en “Sekreto: DokuWiki preparas transpreni MediaWiki-on”, kontraste al “Sekreto – DokuWiki preparas transpreni MediaWiki-on”
5)
Tio povas esti ŝanĝita - rigardu ekz. la opcion uzi kapon.
eo/pagename.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009-09-11 21:14 de 80.221.81.69

Krom kie rekte indikite, enhavo de tiu ĉi vikio estas publikigita laŭ la jena permesilo: CC Attribution-Share Alike 4.0 International
CC Attribution-Share Alike 4.0 International Donate Powered by PHP Valid HTML5 Valid CSS Driven by DokuWiki