DokuWiki

It's better when it's simple

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eo:namespaces

Nomspacoj

Nomspaco estas simila al dosierujo, dum paĝnomoj similas al dosieroj.

En DokuWiki vi povas uzi nomspacojn por kategorizi viajn paĝojn. Por nomoj de nomspacoj validas la samaj restriktoj kiel por paĝnomoj.

Defaŭlta DokuWiki-instalaĵo venas kun du pretaj nomspacoj: playground kaj wiki.

Krei nomspacojn

Ne necesas krei nomspacojn aparte; simple kreu paĝojn kun dupunktoj en la paĝnomo. La parto post la fina dupunkto estos la nomo de la paĝo mem, dum aliaj partoj reprezentas nomspacojn. Ĉiuj nomspacoj, kiujn vi kreis en via paĝnomo kaj kiuj ne ankoraŭ ekzistas, estos aŭtomate kreataj de DokuWiki.

(En DokuWiki paĝoj kreiĝas kiel en ajna vikio. Simple kreu ligilon al ne ekzistanta paĝo, sekvu tiun ligilon kaj klaku al Krei tiun paĝon.) Aldoni paĝojn.

Ekzemploj:
ekzemplo
.ekzemplo
.:ekzemplo
rilatas al la paĝo “ekzemplo” en the momenta nomspaco.
:ekzemplorilatas al paĝo “ekzemplo” en la radika nomspaco.
..ekzemplo
..:ekzemplo
.:..:ekzemplo
rilatas al la paĝo “ekzemplo” en la gepatra nomspaco
wiki:ekzemplorilatas al la paĝo “ekzemplo” en la nomspaco “wiki”. La nomespaco “wiki” situas sub la radika nomspaco.
ns1:ns2:ekzemplo
:ns1:ns2:ekzemplo
rilatas al la paĝo “ekzemplo” en la nomspaco ns2. La nomspaco ns2 situas sub la nomspaco ns1; la nomspaco ns1 situas sub la radika nomspaco.
.ns1:ns2:ekzemplo
.:ns1:ns2:ekzemplo
rilatas al la paĝo “ekzemplo” en la nomspaco ns2. La nomspaco ns2 situas ene de nomspaco ns1; la nomspaco ns1 situas sub la momenta nomspaco.
..ns1:ns2:ekzemplo
..:ns1:ns2:ekzemplo
rilatas al la paĝo “ekzemplo” en la nomspaco ns2. La nomspaco ns2 situas ene de nomspaco ns1; la nomspaco ns1 situas paralele al la momenta nomspaco (t.e. ambaŭ ns1 kaj la momenta nomspaco estas ene de la sama gepatra nomspaco, kie ajn rilate al la radika nomspaco tiu gepatra mem situas).
.ns1:ns2:rilatas al la paĝo “start” en la nomspaco ns2. La nomspaco ns2 situas ene de nomspaco ns1; la nomspaco ns1 situas ene de la momenta nomspaco.

(La defaŭlta paĝo povas esti nomita alie ol “start” - modifu la startpage konfiguraciajn agordojn.)

Forigi nomspacojn

Kiam ĉiuj paĝoj ene de nomspaco estas forigataj, la nomspaco logike ne plu ekzistas. DokuWiki kutime forigas same la nun malplenan dosierujon.

Kiel alinomi nomspacojn?

Permana metodo

Por alinomi nomspacon permane necesas fari jene:

  • Alinomi la dosierujojn reprezentantajn la nomspacon en:
    • data/pages
    • data/media (se ĝi ekzistas)
  • Forigi metadatenojn por la nomspaco en data/meta
  • Forigi arkivajn datenojn por la nomspaco en data/attic (aŭ ŝovu tiun same, se vi volas konservi malnovajn versiojn)

Ekzemple, en Uniksa servilo, vi povus fari:

  • mv /dokuwiki_base/data/pages/malnova_nomspaco /dokuwiki_base/data/pages/nova_nomspaco
  • mv /dokuwiki_base/data/media/malnova_nomspaco /dokuwiki_base/data/media/nova_nomspaco
  • rm -Rf /dokuwiki_base/data/meta/malnova_nomspaco
  • rm -Rf /dokuwiki_base/data/attic/malnova_nomspaco

Atentu ke vortoj en malnova_nomspaco kaj/aŭ nova_nomspaco povus bezoni kodigon, se ili estas en ne-latina karaktraro (ekz. greka, rusa ktp).

  • Korektu (modifante ilin) ĉiujn ligilojn al la paĝoj en la ŝovita nomspaco (vi povas malkovri tiujn antaŭ la ŝovado rigardante la retroligilojn de ĉiu paĝo).
  • Foliumu ĉiun unuopan paĝon ene de la nova nomspaco. Tio kreos la mankantajn indeks-informojn kaj metadatenojn por la paĝoj de la ŝovita nomspaco.

Tamen, al vi restos multa rubaĵo. Ekzemple en data/changes.log, diversaj dosieroj en la kaŝmemoro (inkludante la .idx-dosierojn ktp). Laŭeble komencu jene per nuda stato (denove: en Unikso), kun la averto, ke tio detruos ĉian historian informon (t.e. lastaj ŝanĝoj):

  • cat /dev/null > /dokuwiki_base/data/changes.log
  • rm -Rf /dokuwiki_base/data/attic/*
  • rm -Rf /dokuwiki_base/data/cache/?
  • rm -Rf /dokuwiki_base/data/cache/*.idx
  • rm -Rf /dokuwiki_base/data/cache/purgefile
  • Foliumu ĉiun unuopan paĝon de via Vikio.

MALGARANTIO: Mi konscias, ke temas pri labirinta vojo (kaj eble mi forgesis/intermiksis kelkajn farendajn aferojn). Entute temas pri PITA. Pli bone uzu kelkajn kromaĵojn kiuj haveblas por refari la serĉindekson por la kompleta vikio, kaj kiuj forigas kaŝmemoron kaj/aŭ malnovajn viki-reviziojn kaj sekve evitigas al vi fari tion permane.

Helpila metodo

Vi povas uzi eksteran helpilon PageMove por ŝovi ĉiujn unuopajn paĝojn de malnova al nova nomspaco. Bonvolu rigardi la dokumentadon por decidi, ĉu tio tauxgas al viaj bezonoj.

Defaŭlta nomspaco-ligado

Eblas ligi al defaŭlta dosiero de nomspaco, se la ligilo finiĝas per dupunkto: [[foo:bar:]]. Al kiu paĝo la ligilo rilatas, dependas de la ekzisto de certaj nomitaj dosieroj. Por [[foo:bar:]] la sekvaj paĝoj estos serĉataj:

foo:bar:$conf['start']
foo:bar:bar
foo:bar

La paĝoj estas serĉataj en tiu sinsekvo kaj kiu ajn paĝo unue estas trovita estos la celo de da ligilo. Aŭtomata ligado al pluralo ne funkcias al tiaj ligiloj

:!: Tiu funkcio haveblas nur en versio 2006-09-28 RC1 kaj supre.

eo/namespaces.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009-09-11 20:21 de 80.221.81.69

Krom kie rekte indikite, enhavo de tiu ĉi vikio estas publikigita laŭ la jena permesilo: CC Attribution-Share Alike 4.0 International
CC Attribution-Share Alike 4.0 International Donate Powered by PHP Valid HTML5 Valid CSS Driven by DokuWiki