DokuWiki

It's better when it's simple

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eo:installer

DokuWiki-Instalilo

La instala skripto install.php akompanas vin instali vian praan DokuWiki instalon. Ĝi testas, ĉu bezonataj PHP-funkcioj haveblas, kaj testas necesajn dosierrajtojn. Ĝi ankaŭ kreas komencan administran konton kaj komencan ACL-agordon.

Por ekigi la instalilon malfermu la paĝon http://[dokuwikiPath]/install.php en la foliumilo. (Pro sekurecaj kialoj ĝi funkcios nur por nova kaj nemodifita DikuWiki-instalaĵo.)

Eblaj erarmesaĝoj

La instalilo testas certajn postulojn por certigi, ke la servilo kapablas funkcii kun DokuWiki. Jenaj mesaĝoj povus aperi.

xxx ne estas skribebla al DokuWiki. Vi devas ripari la rajtojn por tiu dosierujo!

Tio estas verŝajne la plej ofta eraro. Vi devas permesi skribon al la servilo en la indikita dosierujo. Rigardu ĉe permissions por pliaj informoj.

PHP funkcio xxx ne haveblas. Eble via providanto malebligis ĝin ial?

Tio signifas, ke certaj funkcioj (kutime kun la PHP-interpretilo) ne estis trovita. Tio povas signifi, ke via PHP-versio estas tro malnova (DokuWiki bezonas minimume 5.1.2), ke mankas iuj PHP-finaĵoj (malverŝajne) aŭ ke via providanto ial blokis tiun funkcion.

Vi devas ripari tiun problemon iel, aŭ DokuWiki ne funkcios. Do aŭ plimodernigu vian PHP-version aŭ demandu vian providanton kontroli la PHP-agordojn.

xxx - malpermesita aŭ malplena valoro

Vi enmetis valoron, kiu ne estas permesata por tiu kampo. Rigardu sube, kion ĉiu kampo atendas.

Plenigendaj kampoj

Tiujn opciojn vi povas indiki en la instalilo, kun iliaj signifoj.

Viki-nomo

Tio konfiguras la title-opcion de la vikio. Ĝi estas montrata en la supra dekstra angulo de la defaŭlta ŝablono.

Ebligi ACL

Nur kiam tiu kampo estas alklakita, la aliaj kampoj haveblos. DokuWiki ne bezonas la ACL-instalon, sed ĝi estas rekomendata ĉar sen ĝi la administra interfaco tute ne estos atingebla.

Administranto

Tio estas la nomo de la administra konto. Ĝi estu nur en malgrandaj ASCII-literoj, neniu spaco estas permesata.

Plena nomo

La vera nomo de la administranto.

Retpoŝto

La retpoŝtadreso de la administranto. La adreso ne estas kontrolata kaj nura @ sufiĉas, sed pli bone vi tamen indiku validan adreson.

Pasvorto

La pasvorto de la administranto.

Denove

Ripetu la pasvorton, Tio estas por eviti tajperarojn [Se vi en ambaŭ kampoj samloke eraras, kompreneble la erara formo estas prenata].

Komenca ACL-agordo!

La instalilo kreas komencan ACL agordon por vi. Kion vi elektas dependas de la intencata uzo de la vikio. Tio nur estas la komenca agordo, vi povas aŭ volas ŝanĝi ĝin poste.

eo/installer.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2011-01-04 22:14 de lupo49

Krom kie rekte indikite, enhavo de tiu ĉi vikio estas publikigita laŭ la jena permesilo: CC Attribution-Share Alike 4.0 International
CC Attribution-Share Alike 4.0 International Donate Powered by PHP Valid HTML5 Valid CSS Driven by DokuWiki