DokuWiki

It's better when it's simple

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eo:faq:approval

Ĉu ŝanĝoj povas esti konfirmataj antaŭ ol publikigi ilin?

:?: Ĉu haveblas ia speco de moderado por certigi, ke ŝanĝoj en la paĝo estu konfirmataj de administranto antaŭ ilia publikiĝo?

:!: Vikio ne estas publikiga sistemo en la tradicia senco. Wiki signifas rapida en la havaja lingvo. Moderi ŝanĝojn forprenas la “rapida” el la vikio kaj praktike faras ĝin neutila. Ĝuste tial ne ekzistas tiaĵo en DokuWiki.

Homoj, kiuj volas instali vikion por la unua fojo, ofte faras la eraron tro multe pensi pri restriktoj.

Mia rekomendo estas: ne aldonu ajnan restrikton ĝis kiam vi bezonos ĝin. Lasu ĉion malferma, rigardu kiel ĉio funkcias, poste adaptiĝu. Donu al la komunumo ŝancon trakti kun vandaloj kaj spamistoj - se la ejo estas utila al la homoj, ili tenos ĝin pura. Se malfermigo ne estas opcio por vi, eble vikio tute ne estas taŭga ilo por vi.

Tio validas aparte en la laborloko. Se vi volas lasi la potencon de vikio labori por vi, vi devas doni potencon al viaj dungitoj. Donu al ili facile uzeblan ilon kaj la liberecon uzi ĝin laŭ ilia propra maniero.

eo/faq/approval.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009-03-06 10:51 de 80.221.81.69

Krom kie rekte indikite, enhavo de tiu ĉi vikio estas publikigita laŭ la jena permesilo: CC Attribution-Share Alike 4.0 International
CC Attribution-Share Alike 4.0 International Donate Powered by PHP Valid HTML5 Valid CSS Driven by DokuWiki