DokuWiki

It's better when it's simple

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eo:dokuwiki

DokuWiki

DokuWiki estas simple uzebla kaj ege varia Malfermfonta vikio kiu ne bezonas datumbazon. Uzantoj amas ĝin pro ĝia klara kaj legebla sintakso. Pro la facileco administri, sekurkopii kaj integrigi ĝin administrantoj preferas ĝin. Inkluzivaj alirkontroloj kaj aliroj al aŭtentigado faras DokuWiki aparte utilan en entreprena konteksto, kaj la granda nombro de kromaĵoj kune kun ĝia vigla komunumo ebligas varian uzeblon preter tradicia vikio.

Por komenci: Elŝuti la aktualan version


Kial DokuWiki?

DokuWiki estas populara elekto, kiam oni bezonas vikion, kaj havas multajn avantaĝojn kompare al simila softvaro.

  • Facile instalebla kaj uzebla
  • Malgrandaj sistemaj bezonoj
  • Inkluziva alirkontrolo
  • Granda elekto de kromaĵoj
  • Pli ol 50 subtenataj lingvoj
  • Sendependa de aparatoj
  • Malfermfonta

Ekscii pli pri la ecoj de DokuWiki

Uzkazoj

DokuWiki-Hakfesto en London 2012 Vikioj estas facile aktualigeblaj, novaj paĝoj facile aldoniĝas. Kreita por kunlabori, dum ĉia ŝanĝo estas konservata, eblus uzi DokuWiki kiel

  • Scibazon de firmao
  • Privatan notlibron
  • Softwar-manlibron
  • Projekt-laborspacon
  • EMS – intrareton

Adapti DokuWiki

Ni subtenas adaptadon sur ĉiuj niveloj. De facila konfigurado tra la administra interfaco, elŝutado de ŝablonoj kaj kromaĵoj ĝis evoluado de viaj propraj aldonaĵoj.

Lebi la evoluan manlibron

Nia komunumo

Parto de la Malfermfonta Sceno redonas al la komunumo per engaĝiĝo. Estas sennombraj eblecoj por tio.

Engaĝiĝu

Kopirajto

2004-2015 © Andreas Gohr andi [at] splitbrain [dot] org1) kaj la DokuWiki-komunumon

La DokuWiki-motoro estas licencita sub la Ĝenerala Publika GNU-Licenco Versio 2. Se vi uzas DokuWiki en via firmao, konsideru donaci kelkajn monerojn ;-).

Ĉu malcerta pri la signifo? Rigardu la Oftajn Demandojn de la licenco

1)
Bonvolu ne kontakti min pro helpo aŭ subteno – uzu la dissendoliston aŭ la forumon anstataŭe
eo/dokuwiki.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2023-03-01 19:27 de Aleksandr

Krom kie rekte indikite, enhavo de tiu ĉi vikio estas publikigita laŭ la jena permesilo: CC Attribution-Share Alike 4.0 International
CC Attribution-Share Alike 4.0 International Donate Powered by PHP Valid HTML5 Valid CSS Driven by DokuWiki