Por plifaciligi la tradukadon de la DokuWiki-dokumentaro, ĉe www.dokuwiki.org instaliĝis la helpilo tradukoj. La helpilo montras sur ĉiuj paĝoj ene de la vikia nomspaco elektoliston por la diversaj tradukoj de la pria paĝo. Ligiloj al jam ekzistantaj tradukoj montriĝas bluaj, ligiloj al farendaj tradukoj grizaj.
En tiu listo montriĝas nur lingvoj, al kiuj la administranto donis permeson. Kiam vi volas aldoni tradukon al ankoraŭ ne montrata lingvo, vi simple kreu tiun paĝon permane en subnomspaco koresponda al tiu lingvo. Pere de retpoŝtmesaĝo al la dissendolisto I18N (Internaciiga) Dissendolisto vi atentigas pri la nova traduko kaj petas aldoni la koncernan lingvon al la elektostrio.
wiki.Tie, kie tradukoj ne havas sencon, enmetu la makroon ~~NOTRANS~~ en la paĝon.